Dante Alighieri
photo credits: Wikimedia Commons
Bibliographic databases:
Durante ALIGHIERI ([du'rante aliˈɡjɛːri] aŭ [du'rante aliˈɟjɛːri]; konita simple Dante; esperantigite Danto ALIGIERIO) (naskiĝis ĉirkaŭ la 29-a de majo 1265 en Florenco, mortis la 14-an de septembro 1321 en Raveno) estis itala poeto, taksata la fondinto de itallingva poezio kaj grava figuro de la finaj jardekoj de la Mezepoko kaj antaŭulo de la venonta Renesanco. Lia La Divina Commedia (La Dia Komedio), originale nomata simple Commedia ("Komedio") kaj nur poste nomita Divina ("Dia") fare de Boccaccio, estas sendiskute taksata la ĉefa literatura verko komponita en la itala lingvo kaj majstroverko de la tutmonda literaturo. Fine de la Mezepoko en Eŭropo, la plimulto de la poeziaĵoj estis verkita en Latino, kaj tial alirebla nur de kleraj aŭskultantaroj. En De vulgari eloquentia (Pri nacilingva elokvento), tamen, Dante defendis la uzadon de la gepatra lingvo en literaturo. Li mem eĉ verkis en la toskana dialekto la poemaron La nova vivo (1295) kaj la jam menciitan Dia Komedio; Tiu elekto, kvankam tre neortodoksa, markis tre gravan precedenton kiun poste la italaj verkistoj kiaj Petrarko kaj Boccaccio sekvos. Rezulte, Dante ludis ŝlosilan rolon por establi la nacian lingvon de Italio. La graveco de Dante etendiĝis ankaŭ ekster sia hejmlando; liaj priskriboj de Infero, Purgatorio, kaj Ĉielo (Paradizo) inspiris multajn verkojn de la Eŭropa arto ekzemple de John Milton, Geoffrey Chaucer kaj Alfred Tennyson. Krome, la unua uzado de ripeta tri-versa rima skemo (ABABCBCDC ktp.) estas atribuita al li. En Italio li estas nomata il Sommo Poeta ("la suprema poeto") kaj il Poeta ("La Poeto"). Li, Petrarko, kaj Boccaccio estas ankaŭ nomataj "la tri fontoj" kaj "la tri kronoj". Dante estas nomata ankaŭ "la patro de la itala lingvo".. Source: Wikipedia (eo)
Authors influenced by Dante Alighieri 17
Works about Dante Alighieri 15
- bibliography on Dante Alighieri
- Enciclopedia Dantesca
- Itala antologio
- Trattatello in laude di Dante
- Dante: Physician
- The Life of Dante
- Dante: The Story of His Life
- The Ladder of Vision
- Boethius in Dante. The Consolatio philosophiae in the Poet’s Desk
- Dante Alighieri ovvero Durante di Alighiero degli Alighieri
- Dante Alighieri
- Le vite di Dante e del Petrarca
- The 1965 United States Dante Stamp
- Dante on Stamps: A Septicentennial Catalog
- Dante
Lists
There is nothing here
Human -
Comments
There is nothing here