Author

Miyoshi Etsuo cover

photo credits: Wikimedia Commons

Miyoshi Etsuo

Japanese esperantist

1939   -  

country of citizenship: Japan
languages spoken, written or signed: Esperanto, Japanese
occupation: Esperantist, businessperson
award received: Knight of the Order of Merit of the Republic of Poland

Etsuo MIYOSHI (japane 鋭郎 三好) [ecuo mijoŝi] (naskiĝis la 16-an de decembro 1939) estas japana Esperantisto. En 1996 li kreis la bastonvalizon Walkin’Bag kaj pro ĝia surmerkatigo, la registaro premiis lin en 2007. Li estas honora prezidanto de firmao Swany, kiu produktas gantojn, valizojn kaj ekde 2012 ankaŭ rulseĝojn. Li eklernis Esperanton en 1995 kaj tuj post tio (ĝis 2011) li decidis finance subteni la Esperanto-movadon per la kreo de Subvencio Cigno, kiu en postaj jaroj estis transformita al Fondumo Cigno. Li estas prezidanto de la Higaŝikagaŭa Esperanto-Asocio ekde ĝia fondiĝo en 1995. Inter 2002 kaj 2010 li aperigis 23-foje tutpaĝajn anoncojn en diversaj ĵurnaloj de la Eŭropa Unio, ĉefe en la franca Le Monde. Pro tia agado, en 2007 li estis honorita de Japana Esperanto-Instituto per la atribuo de la premio Ossaka Kenji. Estante aktiva en Oomoto, li estas unu el la direktoroj de Esperanto-Populariga Asocio (EPA). En 2001 li fariĝis direktoro de la Monda Federalista Movado (Mondfederaciiistoj). Ekde 2009 li prezidas la Novan Turisman Asocion de Higaŝikagaŭa kaj lanĉis ene de ĝi la tre sukcesajn pupekspoziciojn okazantaj en oktobro ĉiujare, kiam estas montrataj pupoj de diversaj regionoj de la mondo kiuj portas tradiciajn vestaĵojn , . La 15-an de decembro 2011 Miyoshi kreis la Fondumon Cigno, kiu premias Esperanto-asocion en Eŭropa Unio kiu faris la plej bonan informagadon pri Esperanto. La 17-an de oktobro en 2012 li organizis la simpozion (kaj ekspozicion) "125 jaroj de Esperanto" ĉe la pola parlamento en kunlaboro kun EDE-Pollando. Li vicprezidas la Asocion de Infana Kabuko (2020).
Read more or edit on Wikipedia

Series

0

    Works

    1

    Welcome to Inventaire

    the library of your friends and communities
    learn more
    you are offline