Coelacanths

first publication date:  2004
original language:  Esperanto

aŭtoro: Jorge Camacho tradukisto: eldonejo: Bero (Rotterdam) jaro de kompono kaj unua eldono: 2004 jaro de la reeldono: presejo: formato: 116 paĝoj, 20 cm recenzoj: Inter planedoj kaj fosilioj: du superbaj poemaroj de Peter Browne, Revuo Esperanto n-ro 1200 (2), Februaro 2007 Celakantoj - estas poemaro de Jorge Camacho. La 8-an de decembro 1995, en Bruselo, per praformikoj, Camacho komencis verki poemojn dulingve. La rezulton de tia poemado prezentas la poemaro Saturno, enhavanta krome kelkajn unulingvaĵojn kun la responda traduko. Celakantoj enhavas ĉiujn poemojn verkitajn originale en esperanto de 1989 ĝis pli malpli 1995. Inter ili, krom tiuj pri la esperanto-mondeto, elstaras la iam aperintaj en Ibere libere aŭ la premiita Monologo kun Mediteraneo, pri la milito en Jugoslavio. En ĝi legeblas ankaŭ aliaj poemoj verkitaj nur en esperanto inter 1995 kaj 2004, kiel la serio dediĉita al Finnujo. Krom tri esceptoj, ĝi ne reproduktas tiujn jam aperantajn en Saturno, eĉ se originale esperantajn kaj nur poste hispanigitajn. "La poemaro de Jorge Camacho, kies voĉon vi spertas ĉi-libre en silenta legado, pintas mejloŝtone en la realisma tradicio de la esperanta literaturo: la duan fojon, post William Auld, ni renkontas esperantan poeton kies instinkta inspiro estas ne umbilikismaj rememoroj aŭ cerbostreĉaj lirikaĵoj, sed vivo en sia konkreto --sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj." (el la postparolo Galabijo en Bruselo, de Mauro Nervi) Source: Wikipedia (eo)

Editions
No editions found

Work - wd:Q12346095

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline