Edmund Brent

country of citizenship:  Canada
languages spoken, written or signed:  Esperanto
occupation:  Esperantist

Edmond (Kajmo) BRENT (1936 - 2011) naskiĝis en Germanio, kie li lernis Esperanton en 1948, sed Esperanto venigis lin al Kanado en 1957. Tiam li eklaboris ĉe la eldonejo-presejo Esperanto Press de Rüdiger Eichholz en Oakville (Ontario) kiel tradukisto kaj reviziisto, precipe pri la esperantigo de usonaj infanlibroj. Diplomiĝinte kiel kursgvidanto ĉe la Germana Esperanto-Instituto, ekde sia adoleskeco Kajmo instruis Esperanton private kaj publike al samaĝuloj kaj plenkreskuloj, ĉe la Popola Altlernejo en Mönchengladbach (Germanio), la YMCA en Toronto, Universitato Brock en Sankta Katarino (Ontario), Kalifornia Ŝtata Universitato en Sanfrancisko. Kiel socilingvisto kaj esperantologo Kajmo instruis universitate siafakajn kursojn ankaŭ per Esperanto en Lieĝo (Belgio) kaj en Sanfrancisko. Por esperantlingvaj sciencistoj kaj terminologoj, kadre de la Terminologia Esperanto-Centro (TEC) de UEA, li organizis kaj realigis fakan seminarion en Poprad (Slovakio). Inter liaj socilingvikaj studoj pri Esperanto la plej interesa eble estas sonregistra esploro pri la varieco de la parolata Esperanto ĉe 18 diversoriginaj anoj de la Toronta SAT-kongreso de 1973 (kongreso kiun li kunorganizis). Por Kanada Esperanto-Asocio Kajmo agis kiel redaktoro kaj vicprezidanto, sed lia ĉefa kontribuaĵo estis la kreado kaj plurjara funkciigado (notinde kun la helpo de Ken Price) de la lingva Ekzamenkomitato de KEA. En 2005 Kajmo helpis al Esperanto-Societo Kebekia per la reviziado kaj redaktado de la Esperanta versio de Nanatasis de Robert Dutil, kaj li realiĝis al la estraro de KEA. Source: Wikipedia (eo)

Series

There is nothing here

Create a new serie

Articles

There is nothing here

Human - wd:Q12346793

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline