Hèctor Alòs i Font

1965 -
country of citizenship:  Spain
languages spoken, written or signed:  EsperantoSpanish
occupation:  Esperantist

Hèctor ALÒS i FONT (en Esperanto-medio Hektor Alos i Font) naskiĝis en Barcelono la 9-an de decembro 1965. Li estas kataluna esperantisto kaj komputisto. Kiel junulara aktivulo, li prezidis Katalunan Esperanto-Junularon (1985-1987), redaktis ties gazeton Kata Luno (1985-1986) kaj kunredaktis Freqüències (1990-1993). Li estis elektita B-komitatano de TEJO (1986). Li laboris kiel dungito de Centro de Esperanto Sabadell (1986-1987), kie li oficis kiel sekretario. En Kataluna Esperanto-Asocio li agis plurfoje kiel sekretario kaj redaktoro de Kataluna Esperantisto. Ekde 2005 li estas estrarano de la IKEL. Kun Kiril Velkov li redaktis duvoluman krestomation kun perfektigaj legaĵoj, Ek al Leg'!, kaj la furoran vortareton Tabuaj Vortoj en Esperanto (ambaŭ 1991). En 1997 li publikigis kun Jordi Carbonell i Pinyol la esperanto-katalunan vortaron Diccionari essencial esperanto-català. En 2010 li publikigis kun Francesc Poblet i Feijoo la Historion de Esperanto en la Kataluna Landaro. En 2009 li publikigis novajn versiojn de la aŭtomataj tradukiloj per la maŝintraduka sistemo Apertium de la kataluna kaj la hispana lingvoj al Esperanto, kaj en 2010 kreis tradukilon de la franca al Esperanto. Li partoprenis ankaŭ en la kreado de aŭtomataj tradukiloj por kelkaj minoritataj lingvoj, kiel la sarda, la okcitana kaj la arpitana. Li estas tradukisto kaj kritikisto, membro de la Ibera Skolo, multjara revizianto kaj korespondanto de la internacia magazino sendependa Monato. Partoprenis en La arto labori kune, festlibro por Humphrey Tonkin, kaj En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins. Source: Wikipedia (eo)

Series

There is nothing here

Create a new serie

Articles

There is nothing here

Human - wd:Q12349027

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline