Johano la Brava

first publication date:  1923
original language:  Esperanto

Johano la Brava estas verko de Sándor Petőfi, tradukita de Kálmán Kalocsay. La originala verko, kies hungara titolo estas János Vitéz, aperis en 1844 aŭ 1845; ĝi havas la formon de poema fabelo kaj en Hungarujo havas preskaŭ la statuson de nacia trezoro. Johano (Kukorica Jancsi) estas malriĉa paŝtista knabo, kiu perdas sian laboron, ĉar li volas defendi sian amatinon Iluska. Li travivas multajn aventurojn kaj sukcesas iĝi brava husaro. En 1974 Marcell JANKOVICS kreis desegnitan filmon pri la historio. Ekzistas ankaŭ germana traduko, titolita Der Held János, de Karl-Maria Kertbeny, kaj angla traduko kun la titolo John the Valiant, kreita en 1999 de John Ridland. Interese, Ridland ne scias la hungaran lingvon. Verŝajne li uzis prozan tradukon kiel bazon. Source: Wikipedia (eo)

Editions
No editions found

Work - wd:Q12349906

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline