Jukka Pietiläinen
photo credits: Wikimedia Commons
Jukka PIETILÄINEN (naskiĝis la 14-an de junio 1966 en Jyväskylä, Finnlando) estas finnlanda esperantisto. Pietiläinen estas laŭ profesio esploristo kaj lekciisto pri ĵurnalistiko kaj laboras nuntempe en Universitato de Helsinki. Li studis ĵurnalistikon kaj sociajn sciencojn en Universitato de Tampere inter 1985 kaj 1993 kaj laboris tie inter 1994 kaj 2007. Li laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto dum someraj periodoj en diversaj finnaj gazetoj kaj ĵurnaloj inter 1987 kaj 1992. Li doktoriĝis en 2002 per disertacio pri la evoluo de Rusia gazetaro inter 1985 kaj 2002. Al liaj esplortemoj apartenas translimaj novaĵfluoj, sociologio de Esperanto kaj eksterlandaj novaĵoj en Finnlando. Li interesiĝas ankaŭ pri kvantaj esplormetodoj en sociaj sciencoj. Source: Wikipedia (eo)
Human - wd:Q12350041