Originala Verkaro de L. L. Zamenhbof

first publication date:  1929
original language:  Esperanto

La Originala Verkaro (kutime mallongigita OV) estas libro enhavanta antaŭparolojn, gazetartikolojn, traktaĵojn, paroladojn, leterojn kaj poemojn de L. L. Zamenhof. La diversaj dokumentoj estas kolektitaj kaj ordigitaj de Johannes Dietterle kaj eldonitaj de Hirt & Sohn en la jaro 1929 en Lepsiko. Fotorepreso aperis en 1983 en Osaka ĉe Oriental-Libro. Siatempe la libro estis la plej ampleksa kolekto de Zamenhofaj tekstoj kaj dum jardekoj la precipa referenc-verko pri Zamenhofaj eldiroj kaj de la esperantologio. En 1948 ĝi estas kompletigita de la "Leteroj de L. L. Zamenhof - la tragedio de lia vivo rivelita de lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj", prezentita kaj komentita de Gaston Waringhien. Tiuj "Leteroj" estas eldonitaj duvolume fare de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) el Parizo. Hodiaŭ ĝian rolon de scienca referenc-verko transprenis la volumoj de la serio "Iam kompletigota plena verkaro de L. L. Zamenhof" de la japano Ludovikito, t.e. Itô Kanzi. Source: Wikipedia (eo)

Editions
No editions found

Work - wd:Q12353480

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline