Author

Thomas Bormann

germana ĵurnalisto kaj esperantisto

1958   -  

country of citizenship: Germany
native language: Esperanto
languages spoken, written or signed: Esperanto
occupation: Esperantist
position held: President of the German Esperanto Youth

Thomas BORMANN (naskiĝis la 29-an de novembro 1958 en Kijlo) estas germana esperantisto kaj ĵurnalisto. Thomas estas filo de la esperantaj geedzoj Elsbeth kaj Werner Bormann. Li lernis Esperanton en 1973 kaj dum multaj jaroj aktivis en Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Li fondis GEJ-gazeton en 1979 kaj estis ĝis 1984 ĝia ĉefredaktisto. De 1984 ĝis 1988 li estis prezidanto de GEJ. Li kunfondis la teatran teamon Kia koincido. Dum sia junaĝo Thomas Bormann loĝis en Hamburgo. Nun li laboras por la radistacio SWR (Sud-Okcidenta Radio), ofte ankaŭ produktas kontribuojn por aliaj radiaj kaj televidaj kanaloj de la federacia unuiĝo ARD de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj kaj vivas en Stuttgart. Li estas edziĝinta kaj havas du infanojn. Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins. La fratino de Thomas Bormann estas Judith Jackson.
Read more or edit on Wikipedia

Series

0

    Works

    1

    Welcome to Inventaire

    the library of your friends and communities
    learn more
    you are offline