Till Dahlenburg
1934 -
Till-Dietrich DAHLENBURG (naskiĝis la 19-an de januaro 1934) estas germana esperantisto, kiu konatiĝis kiel aŭtoro de Esperanto-lernolibroj. Li estas doktoro pri pedagogio kaj laboris kiel instruisto de la rusa kaj la latina lingvoj en Germana Demokratia Respubliko. En la disertacio de 1968 li priesploris la rektan uzon de la lernota lingvo en la gramatika instruado. Li aktivis en la Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR kaj estis la estro de ĝia metodika komisiono. Post la germana reunuiĝo li estis dum kelkaj jaroj estrarano de Germana Esperanto-Asocio. En Brüel, kie Dahlenburg estis instruisto kaj loĝas, li engaĝiĝas kiel regiona historiisto. Source: Wikipedia (eo)
Comments
There is nothing here
Lists
There is nothing here
Human -