So Gilsu

1944 -
country of citizenship:  South Korea
languages spoken, written or signed:  Esperanto
educated at:  Dankook University
occupation:  Esperantist

SO Gilsu (naskiĝis la 27-an de aprilo 1944) estas korea esperantisto kaj profesoro pri ekonomiko ĉe Universitato Sokyong en Seulo. Li esperantistiĝis en 1966. Ekde 2016 honora membro de UEA. Li doktoriĝis en 1979 kaj ekde tiu jaro estis profesoro pri ekonomiko en la Universitato Sokyong en Seulo. Li estis ankaŭ direktoro de la Korea Asocio pri Ekonomika Historio kaj prezidanto de la Instituto pri la Historio de Kogurjo. Li lernis E-on en 1966 kaj unue aktivis en la junulara movado, i.a. kiel prezidanto de Korea E-Junularo. Li estis sekciestro de ILEI en Koreio kaj vicprezidanto de Korea E-Asocio. En UEA li membriĝis en 1971 kaj estis komitatano kaj estrarano pri la azia agado kaj pri faka kaj scienca aplikado 1989-1995. Kiel estrarano li redaktis la bultenon Esperanto en Azio 1990-1993 kaj fondis la Komisionon pri Azia E-Movado en 1994. Li prelegis en la Internaciaj Kongresaj Universitatoj en Varno (1978), Braziljo (1981), Budapeŝto ( 1983), Varsovio (1987) kaj Seulo (1994). Krome, en la 97-a UK en Seulo li estis rektoro de IKU. So aŭtoris la lernolibrojn Kursolibro de Esperanto (7-a eld. 1982) kaj Praktiko de Esperanto (1976, 2-a eld. 1981). Li instruis E-on i.a. en pluraj koreaj universitatoj, en la Nord-Amerika Somera Kursaro en San-Francisko kaj en Aŭstralio. Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins. Source: Wikipedia (eo)

Series

There is nothing here

Create a new serie

Articles

There is nothing here

Human - wd:Q12600842

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline