Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso.

first publication date:  1992
original language:  Esperanto

aŭtoro: Boris Kolker tradukisto: eldonejo: Nauka (Scienco) jaro de kompono kaj unua eldono: 1992 jaro de la reeldono: presejo: formato: 160 paĝoj, 21 cm recenzoj: Sovetia lernolibro trompis la cenzuron de Boris Kolker kaj Kalle Kniivila situo:Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso. estas lernolibro de Boris Kolker. Multaj diverstitolaj versioj de tiu ĉi lernolibro eldonitaj en multaj urboj de Sovet-Unio ekde la jaro 1973; suma eldonkvanto ĉirkaŭ 50 mil ekzempleroj. La simpla, maldika libreto enhavas bone strukturigitan, didaktike sperte aranĝitan kursmaterialon por rusparolantaj lernantoj de Esperanto. Ĝi estas destinita por komencantoj. La 20 lecionoj de la lernilo donas multajn informojn pri E-o: kaj en la cellingvo kaj en la rusa. Kelkaj tekstoj estas tro politikaj, sed eble necese pro la cirkonstancoj. La bazaj leciontekstoj, pli kaj pli longaj, trairas temojn de la ĉiutaga vivo ĝis E-literatura enhavo. La gramatiko estas konciza, per bonaj ekzemploj klarigita kaj en la taskoj plene ekzercigita. Unu el la karakterizaj metodikaj trajtoj de la libro estas la maksimuma ripetiĝo de afiksoj kaj helpaj vortoj en laŭeble ĉiu teksto kaj ekzerco de ĉiu leciono. Multe valoras, precipe por memstudantoj, la laŭŝtupe aranĝitaj, kvante ampleksaj ekzercoj: tradukigo de E-vortoj, esprimoj, poste frazoserioj kaj fine tradukigo de ruslingvaj tekstoj. Ekzistas estona kaj kartvela versioj de tiu ĉi lernolibro, adaptitaj al lokaj cirkonstancoj. Source: Wikipedia (eo)

Editions
No editions found

Work - wd:Q15273706

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline