Michela Lipari

photo credits: Wikimedia Commons

country of citizenship:  Italy
languages spoken, written or signed:  Esperanto
occupation:  Esperantist

Michela Lipari - [mikela lipari], ĝis mezo de la 1980-aj jaroj Michela Lipari Sato - estas itala esperantistino. Aktiva en Esperantujo ekde signife pli ol 40 jaroj, ŝi komence aktiviĝis aparte en TEJO kun fokuso pri la junulara Esperanto-movado en Eŭropo. En 1972 kaj 1973 ŝi estis la redaktorino de la bulteno Koncize, kaj ekde la komenco aktivis en la Internacia Junulara Festivalo de IEJ. Inter la jaroj 1992 kaj 2004 ŝi estis estraranino de UEA. En la estraro de 1992-1995 ŝi fakis pri kulturo kaj kongresoj, en la estraro de 1995-1998 komence same, sed en 1996 de Mark Fettes transprenis la taskon de ĝenerala sekretario, en 1998-2001 plu estis ĝenerala sekretario, kaj en 2001-2004 respondecis pri landa agado. Ekde 2004 ŝi estas sekretario de belartaj konkursoj de UEA. Ekde 2014 ŝi estas prezidantino de Itala Esperanto Federacio. Ĉiam ŝi restis aparte atentema pri la agado de la junulara Esperanto-movado kaj pri novaj, aparte motoraj aktivuloj de TEJO. Redaktas kaj tradukas plurajn librojn en Esperanto. Ŝi naskiĝis en norda Italio kaj depost la geedziĝo loĝas en Romo. Source: Wikipedia (eo)

Series

There is nothing here

Create a new serie

Articles

There is nothing here

Human - wd:Q15391323

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline