Vole ... novele

first publication date:  1971
original language:  Esperanto

Vole ... Novele estas kolekto de noveloj de Raymond Schwartz, verkitaj inter la jaroj 1920 kaj 1970. La unuaj el ili aperis jam en 1928 en la volumo Prozo Ridetanta, kaj el la ceteraj, ekestintaj poste, multaj unue aperis en la revuoj The British Esperantist, Literatura Mondo kaj Nica Literatura Revuo. La unua eldono de la kompleta novelaro aperis en 1971 en la eldonejo TK de la presisto Torben Kehlet en Kopenhago, Danio, kaj du pliaj represoj de en 1981 kaj 1987 produktiĝis en la eldonejo Iltis de Reinhard Haupenthal en Sarbrukeno, Germanio. Pri la unua parto laŭ Enciklopedio de Esperanto de 1934 juĝas la Akademia Raporto de 1929: "La aŭtoro majstre uzas nian lingvon, kiu ĉe li estas ĉiam vivplena. Li brile sukcesas kiel humuristo kaj vortludanto. Li ĵonglas kun la vortoj, kiel ĵonglas la vivo mem." Source: Wikipedia (eo)

Editions
No editions found

Work - wd:Q17118997

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline