Esperanto per rekta metodo

first publication date:  2007
original language:  Esperanto

Esperanto per rekta metodo estas Esperanta lernolibro eldonita en 2007 fare de la aŭtoro Stano Marček. Ĝi estis verkita en Esperanto kaj estas tradukita en 38 lingvojn (stato: majo 2016). La lernolibro instruas Esperanton laŭ la rekta metodo. Ĝi enhavas 22 lecionojn. Ĝi ekzistas eĉ en la latina lingvo: jam en la 1934-a jaro aperis Cursus Completus Esperanti. Latinlingva Esperanto-kurso, verkita fare de Jakobo Bianchini (S. Vito al Tagliamento).El intervjuo por la revuo Esperantista Vegetarano 1/2022, farita de Russ Williams: Probable multaj Esperantistoj rekonas vin ĉefe pro via Esperanto-instruado kaj la populara lernolibro "Esperanto per rekta metodo". Kiam kaj kiel vi fariĝis tiel aktiva pri Esperanto-instruado? Via lernolibro ekzistas en dekoj da tradukoj; ĉu vi aktive serĉas tradukistojn en specifajn lingvojn, aŭ ĉu tradukemuloj sin proponas? Ankoraŭ en mia junaĝo mi decidis gvidi kursojn de Esperanto. Neniu el la trovitaj lernolibroj de Esperanto (en tiama Ĉeĥoslovakio) ŝajnis al mi konvena. Pro tio mi decidis kompili propran materialon. Por fari tion kiel eble plej bone, mi komencis studi psikologion de fremdlingva instruado kaj metodikon de Esperanto-instruado. Tio konfirmis mian supozon, ke la plej efika vojo por instrui fremdan lingvon estas la tiel nomata „rekta metodo“, do la metodo, per kiu niaj gepatroj instruis al ni la gepatran ligvon :-). Instrui pensi en la lingvo, ne traduki! Mia 22-leciona, riĉe ilustrita lernolibro (la bildojn desegnis mia lino Linda) baziĝas sur rekta, tiel nomata indukta metodo: konkludi el konkretaj faktoj ĝeneralan leĝon, laŭ kiu la lernantoj – helpe de bildoj kaj analogio – subkonscie ricevas la klarigojn de la novaj elementoj kaj poste – en tekstoj kaj ekzercoj – rerenkontas kaj ekzercas ilin ĝis alproprigo. En lecionoj, kie la akirita vortprovizo permesas klarigi novan vorton per la jam konataj, aperas en la paĝranda bildvortaro klarigo en Esperanto. Post la rektmetoda leciono venas (en la naciaj eldonoj) la sekcio Gramatiko, en kiu nacilingvaj klarigoj firmigas la jam intuicie komprenitan materialon (indukta metodo). La lernolibro unue aperis en la slovaka lingvo. Ĉar mi gvidis kursojn de Esperanto ankaŭ eksterlande, sekvis internacia eldono de la lernolibro, sen nacilingvaj klarigoj (pura rekta metodo). Foje vizitis min mia pola amiko Staŝek Mandrak, kiu proponis traduki la lernolibron al la pola. Mi tradukis por li ĉiujn nacilingvajn tekstojn en Esperanton, kaj li sekve tradukis la tekstojn al la pola, post kio naskiĝis la pola eldono. Tio inspiris ankaŭ alilandajn instruistojn traduki la lernolibron al siaj lingvoj. Mi ne serĉis ilin, ili mem proponis la tradukon. En la jaro 2021 la lernolibro aperis jam en 45 lingvoj, kaj estas tradukata al pliaj. La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan ofteco-liston (Baza Radikaro Oficiala, Aktoj de la Akademio II), kiun Akademio de Esperanto rekomendas por ĉiuj lernolibroj de Esperanto. Ĝi ĉerpas 750 pleje uzatajn vortelementojn (morfemojn) – komence la plej ofte uzatajn ktp – kaj garantias, ke la lernanto unue lernu la plej ofte uzatajn kaj pleje bezonatajn vortelementojn, por povi interkompreniĝi en plej oftaj situacioj de la ĉiutaga vivo. Ankaŭ la gramatikaj elementoj estis anticipe dividitaj laŭ sia graveco, kaj en la libro ili aperas en tiu vicordo. La unuopaj gramatikaj eroj estas alproprigataj en apartaj „paŝoj“ kaj klarigataj per indukta metodo. Surbaze de la jam posedataj konoj, helpe de ilustraĵoj, simboloj, analogio kaj kunteksto, la lernanto komprenas la novan elementon subkonscie, intuicie. Ĉiu „paŝo“ prezentas la novan elementon en diversaj situacioj kaj tipaj uzoj. La komprenon de la leksikaj elementoj helpas la ilustraĵoj kaj la kontinua bildvortaro, la paĝrandaj lmstriecaj desegnaĵoj, en kies kadroj aperas la ilustraĵoj de la entekste per ciferoj markitaj leksikaj aŭ gramatikaj eroj, kaj sekve, fine de ĉiu leciono, aperas subteksta vortareto – nacilingvaj tradukoj de la novaj vortoj (se la lernanto tamen ne bone komprenis iun nocion). Fine de la lernolibro aperas dulingva vortaro. Ĉiu vorto havas indekson, etan ciferon, kiu montras, en kiu leciono la vorto aperis la unuan fojon. La lernolibro prilaboras la plej gravajn prepoziciojn kaj afiksojn, la problemon de -ig-, -iĝ-, participojn kaj refleksivojn, kaj multajn ĉiutagajn paroltemojn, kiel familio, aĉetumado, homa korpo, tagordo, naturo, sezonoj, tempoj, kalendaro ktp. La tekstoj estas priskribaj, monologaj, kaj inter la didaktikcelaj materialoj legeblas ankaŭ proverboj, fabeloj kaj literaturaĵoj. La ekzercoj legigas, skribigas, respondigas kaj atentigas pri parkerigindaĵoj. Utila parto estas la librofina parto „La ĉiutaga Esperanto”, en kiu troveblas laŭtemaj listoj de la plej oftaj parolturnoj de la lingvo. Kvankam ene de la libro ne troveblas informoj pri la movado, antaŭ la ferma enhavtabelo la lernolibro donas liston de Esperantaj asocioj kaj kluboj, kaj de naciaj kaj internaciaj Esperantaj retejoj. La lernolibrojn akompanas komuna didaktika materialo: 500 Instruaj Bildoj por rektmetoda instruado por la instruistoj (kartonaj folioj A5 en du praktikaj kofretoj, kiuj paŝo-post-paŝo sekvas la lernolibron; ankaŭ sur KD, por projekcii la bildojn al ekrano), KD Modela elparolo en mp3 + la koncernaj lernolibroj en pdf (voĉlegitaj Esperantaj tekstoj de la libro kaj projekciebla / printebla lernolibro en la koncerna lingvo). Source: Wikipedia (eo)

Editions
No editions found

Work - wd:Q18729858

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline