... kun siaspeca spico!

first publication date:  1971
original language:  Esperanto

... kun siaspeca spico! estas verko de Raymond Schwartz, kiu kolektas diversajn kontribuaĵojn aperintajn en gazetoj kiaj ekzemple Sennacieca Revuo. Granda parto el ili temas pri vortoludoj, seksaj humuraĵoj kaj ĝenerale humura rigardo al ĉiutagaĵoj aŭ eĉ al seriozaj aferoj, kiuj malserioziĝas laŭ lia vidpunkto (ridpunkto, laŭ unu el liaj multaj vortoludoj). Fakte pripensado pri vortoj estas unu el ĉefaj temoj de tiaj tekstoj. Konataj eroj de la verko estas partoj Intime inter ni, pri esperantaj temoj, Duoncento da fraulinoj, absolute malserioza trakuro al la mondo per sama strofa skemo: Virino el Berlino ktp., kaj precipe Ridpunktoj, nome ĉiujara artikolo por Sennacieca Revuo ekde 1951 al 1970, do du jardekoj de meditado humura elirinte el gravaj eventoj de la jaro, parodio de la resumoj en gazetaro. La popola uzado de literaturo kondukas interalie al vortoludoj. Tiele la popoleca Raymond Schwartz meditas pri vortoj tiele: Source: Wikipedia (eo)

Editions
No editions found

Work - wd:Q25473769

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline