Naciismo

first publication date:  1930
original language:  Esperanto
main subject:  nationalism

Naciismo : Studo pri Deveno, Evoluado kaj Sekvoj estas la reorganizita tuto en libroformon de artikoloj de Eŭgeno Lanti tiutemaj el la tiame ĉiusemajna gazeto Sennaciulo publikigita en 1930. Laŭ la antaŭparolo ĝi estas "...la unua parto de pli ampleksa, trivoluma verko." ; la dua kaj tria partoj estus titolotaj, respektive, Internaciismo kaj Sennaciismo. Kvankam tion li proklamis, li tamen nek verkis ilin nek al ili serioze realudis en sia verkaro. La sola plu restanta indiko pri traktado tia troviĝas en Manifesto de la Sennaciistoj (1931) en kiu li dediĉas al ili ambaŭ malpli ol ses mil vortoj. Ĉapitre trionigita (Deveno de la Naciismo, La Naciismo ĉe la Antikvaj Grekoj kaj Italoj, La Moderna Naciismo), ĝi traktas la nocion de Naciismo laŭ perspektivo praorigineca, kian sociologoj de post la dua mondmilito evitis, cedintaj al la modernismo. Tiu ĉi pozicio konstituas kontraŭsencon el multo en Lanti'a pensado precipe ĉar la metodo aplikita similas al kio hodiaŭ estus agnoskata kiel kritikema postmodernismo. Retenas li, tamen, siajn fontojn plej ofte uzitajn; notinde, Naciismo estas la nura verko kompleta de Lanti kiu citas la tri maîtres du soupçon, t.e. Markso, Freŭdo, kaj Niĉeo. Lanti komentas nur unuopajn citojn de iliaj pensoj: pri Markso, renverson de difino ĉe "patrujo", "Karl[o] Marks[o] diris, ke la proletoj ne havas patrion. Bedaŭrinde, jes, ili havas; tiu ento ekzistas en ilia spirito." (Lanti uzas la vorton ento en la senco de la tuto de la ecoj, kiuj konsistigas la esencon de estaĵo); pri Freŭdo, la distingon disde siaj formulacioj de totemo kiel koncepto, "[Freŭdo] ne pli bone sukcesis ol la etnografoj." (laŭ Lanti, tabuo estas personiĝo ĉe la fetiĉo); pri Niĉeo, konsenton al lia citaĵo, ke "...[la nuntempaj] ateistoj estas piaj homoj." (Lanti notas "ateistaj tomboj", kiu kongruas kun lia ofta kritiko pri "kulto de putranta karno"). **Averto!** Respondi al "Kio estas naciismo aŭ nacio?" ne facile estas. Neniu ĝisnuna formulacio estas vaste akceptata inter fakuloj, kaj la tuta temo aperta restas por debato. Tamen, la majoritato de fakuloj aktualaj ĝenerale akceptas nociojn, kiuj kategoriigus la formulacion de Lanti heterodoksa. Kaŭze de tio, la leganto subkomprenu ĉe ĉia pretendo la noton "laŭ [la sube menciataj influoj de] Lanti". Source: Wikipedia (eo)

Editions
No editions found

Work - wd:Q31190278

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline