La Ŝtona Urbo

first publication date:  1999
original language:  Esperanto

La ŝtona urbo estas historia romano de Anna Löwenstein, originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1999. Rapide sekve ĝi publikiĝis ankaŭ en anglalingva versio, verkita de la aŭtorino mem, kaj en 2010 aperis krome en la franca, en traduko de Godeleine Logez. La romano temas pri kelta sklavino, portata al antikva Romo. Ĝi esperantlingve aperis en pluraj rapide sinsekvantaj eldonoj. Gerrit Berveling en recenzo de la revuo Fonto, citita sur la malantaŭa kovrilo de la libro, laŭde esprimis la juĝon ke "... La romano egalas la teman kaj rakontadan amplekson kaj impresivon de Quo Vadis?, sed bonŝance sen ties historiaj stultaĵoj, naciismaj troigoj kaj sukereca propagando por iuspeca kristanismo ... La Ŝtona Urbo simple estas vivo. Gratulon al la aŭtoro!" Source: Wikipedia (eo)

Editions
No editions found

Work - wd:Q3214265

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline