Linus Torvalds

1969 -

photo credits: Wikimedia Commons

Linus Benedict TORVALDS [LInus BEnedikt TURvalds] (naskiĝis en 1969) estas svedlingva finnlandana komputilsciencisto loĝanta en Usono. Li estas fama unuarange pro tio, ke li iniciatis la kernon de la mastruma sistemo Linukso (Linux), kiun li kreis en 1991 kiel studanto ĉe la Universitato de Helsinko. Li magistriĝis en 1996 en la sama universitato, kiu jam en 2000 atribuis al li honoran doktorecon. Li ankoraŭ gvidas kaj ordigas la laboron pri Linukso (kiel "bonvola diktatoro"), sed nun multaj aliaj personoj kontribuas al la kerno. En 1997 Torvalds transloĝiĝis al Silicia Valo en Kalifornio, Usono, kie li eklaboris ĉe la kompanio Transmeta. En 2003 li forlasis Transmeta-n por dediĉi sian tempon plene al la Linuksa kerno. Kvankam Torvalds estas de Finnlando, kaj rigardas sin kiel finnon, lia denaska lingvo estas la sveda. La persona bonŝanco-pupo de Torvalds estas la pingveno Tux, kiu estas modelo por la vaste uzata simbolo de Linukso en ties uzanto-komunumo. Source: Wikipedia (eo)

Series

There is nothing here

Create a new serie

Articles

There is nothing here

Editions prefaced or postfaced by Linus Torvalds 1

Human - wd:Q34253

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline