Mikhail Bronshteyn
photo credits: Wikimedia Commons
Mikaelo (Moisej Caleviĉ) Bronŝtejn (ruse Михаил Бронштейн, jide משה בראָנשטיין; pseŭdonimoj: Bruna Ŝtono, Brunŝtono, naskiĝis en 1949 en Ĥmelnickijo, Ukraina SSR, Sovetunio) estas rusia esperantisto. En la aĝo de 18 jaroj li translokiĝis al Rusio por studi kaj ĝis hodiaŭ restis tie. En 1972 li finstudis elektroteknikon kaj ĵurnalismon. Li laboris kiel inĝeniero en Tiĥvin kaj Vorkuta. Nun li loĝas denove en Tiĥvin kaj laboras kiel dungita direktoro de firmao konstruanta lignajn vilaojn. Li havas edzinon kaj plenaĝan filon (pri lia naskiĝo anoncis SEJM-informilo Kurte №5). Mikaelo Bronŝtejn esperantistiĝis en 1962. Li verkis kelkcent poemojn kaj kantojn; haveblas kompaktaj diskoj kaj sonkasedoj kun liaj kantoj. Krome li originale verkis kaj tradukis 23 librojn. Li iam estis prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en Universalaj Kongresoj. En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio "Antoni Grabowski" kaj en 2013 de la OSIEK-premio pro Dek tagoj de kapitano Postnikov. Verkas poemojn ankaŭ ruslingve. En 2021 la Akademio de Esperanto atribuis al lia verko Mi stelojn jungis al revado la premion Laŭro de la Akademio. Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins. Source: Wikipedia (eo)
Editions translated by Mikhail Bronshteyn 1
Human - wd:Q3890297