Roman Dobrzyński

1937 -

photo credits: Wikimedia Commons

country of citizenship:  Poland
languages spoken, written or signed:  EsperantoPolish
occupation:  journalistEsperantist

Roman DOBRZYŃSKI [ROman dobĴINski] (naskiĝis la 1-an de novembro 1937 en Varsovio) estas pola ĵurnalisto kaj esperantisto, ekde 2005 Honora Membro de UEA. Dobrzyński esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO (1966-1968) kaj redaktoro de Kontakto (1968-1970). De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. Bona Espero (1984). En 1995 li esperantigis la televidan lingvokurson de BBC Mazi en Gondolando. Dobrzyński estis membro de LKK de la ĝis nun plej granda UK, en Varsovio 1987, kion li filmis en Varsovio cent jarojn poste. Li estas membro de UEA ekde 1961, estis ĝia komitatano kaj vicprezidanto de UEA (1989-1992). Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto. En 2001 aperis lia pollingva libro Ulica Zamenhofa kun interparoloj kun d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de L.L. Zamenhof. Ĝia traduko aperis poste ne nur en Esperanto (La Zamenhof-strato, la 1-a eldono en 2003, la 2-a eldono en 2005), sed ankaŭ en la litova (Zamenhofo gatvė, 2004), la ĉeĥa (Zamenhofova ulice, 2005), la japana (Zamenhof doori, 2005), la kroata (Zamenhofova ulica, 2005), la portugala (A Rua Zamenhof, 2006), la slovaka (Zamenhofova ulica, 2006), la franca (La rue Zamenhof, 2008), la hungara (Zamenhof-utca, 2008), la itala (Via Zamenhof, creatore dell'esperanto, 2009) kaj la germana (Die Zamenhofstraße, 2012). Inter 2007 kaj 2008 li kunverkis la libron pri Bona Espero. Ĝi aperis en 2008 en la Universala Kongreso en Roterdamo. Dobrzyński daŭre aktivas per filmraportoj pri Esperanto-aranĝoj, ekz. Sieĝoj de Malborko (2004). La 17-n de oktobro 2012 li aktive partoprenis en la Esperanto-konferenco en Pola Senato organizita de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Source: Wikipedia (eo)

Series

There is nothing here

Create a new serie

Articles

There is nothing here

Human - wd:Q3940515

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline