Ulrich Matthias

1966 -

photo credits: Wikimedia Commons

country of citizenship:  Germany
languages spoken, written or signed:  Esperanto
occupation:  Esperantistwriter

Ulrich MATTHIAS (naskiĝis la 7-an de junio 1966 en Bad Pyrmont) estas germana esperantisto. Li lernis Esperanton en Heidelberg en 1986 kaj estas aŭtoro de Esperanta beletro, inkluzive de la originala romano Fajron sentas mi interne (1990), kaj de kursoj kaj informiloj pri Esperanto en la germana. Li doktoriĝis pri matematiko en 1994 ĉe la Universitato de Heidelberg per disertacio pri grafoteorio (ekspertizistoj: Albrecht Brandis kaj Béla Bollobás). De 1996 li laboras kiel asekura matematikisto en Wiesbaden. Li konatiĝis kun sia ĉina edzino Nan Matthias-Wang en la IJK 2000 en Honkongo kaj havas kun ŝi du infanojn. En 1999 aperis lia germanlingva libro "Esperanto – das neue Latein der Kirche", kiu celas disvastigi Esperanton kiel komunikilon en la kristana(j) eklezio(j). Ĝi intertempe aperis en 7 alilingvaj versioj: Esperanto – la nova latino de la Eklezio (en Esperanto, 2001) Esperanto – The New Latin for the Church and for Ecumenism (angla lingvo, 2002) Христианство и эсперанто (Ĥristianstvo i Esperanto) (rusa lingvo, 2002) Esperanto, o novo latim da Igreja e do Ecumenismo (portugala lingvo, 2003) Krikščionybė ir Esperanto (litova lingvo, 2004) L'Espéranto: un nouveau latin pour l’Église et pour l’humanité (franca lingvo, 2005) Eszperantó - az egyház új latinja? (hungara lingvo, 2010)En 2008 li gvidis la redaktadon de la vortaro Kleines Wörterbuch Deutsch - Esperanto Esperanto - Deutsch surbaze de la Weltsprachenwörterbuch de Dietrich M. Weidmann. La dudirekta vortaro kun entute ĉ. 30 000 kapvortoj aperis ĉe Marix Verlag en 4 000 ekzempleroj kaj elĉerpiĝis ĉe la eldonejo en 2017. Matthias estas dumviva ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino. Li estis vicprezidanto de Europa - Demokratie - Esperanto (EDE-Germanio) de 2008 ĝis 2010 kaj kandidatis en la Eŭropaj balotoj 2009 sur la tria loko de ties tutlanda listo. Post tiuj ĉi balotoj, li iniciatis la fondon de la tutmonda esperantista partio UNU MONDO. La 5-an de septembro 2010, li elektiĝis trezoristo de la germana sekcio de UNU MONDO (Eine-Welt-Partei e.V.). La 23-an de junio 2013, li elektiĝis pinta kandidato de UNU MONDO en la Eŭropaj balotoj 2014 en Germanio. Lige kun la malaktiviĝo de UNU MONDO kaj ties germana sekcio, li ĉesigis sian politikan agadon ĉirkaŭ la jaro 2019. Li estas estrarano de la FAME-fondaĵo (de 2015) kaj de la germana sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI, de 2020). Source: Wikipedia (eo)

Series

There is nothing here

Create a new serie

Articles

There is nothing here

Human - wd:Q55980

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline