Mauro La Torre

1946 - 2010

photo credits: Wikimedia Commons

country of citizenship:  Italy
languages spoken, written or signed:  Esperanto
occupation:  Esperantist
award received:  Esperantist of the Year

Maŭro LA TORRE (naskiĝis la 11-an de novembro 1946 en Romo, mortis la 26-an de marto 2010 en Romo) estis itala esperantisto. Li doktoriĝis pri Matematika lingvistiko en la universitato La Sapienza, en Romo. Li poste iĝis profesoro pri Eksperimenta pedagogio en la Fakultato pri Klerigsciencoj de la Universitato Romo, kie li instruis pri Lernotaksado, Komputik-didaktiko, Teksto-komputado, Interlingvistiko. Apartenante je la Departemento pri Didaktika kaj Eduka Projektado (DIPED), li kunordigis tiean esplorlaboratorion pri Aŭtomata Tekstanalizo (LAAT). Li verkis plurajn librojn kaj artikolojn, interalie pri analogia lernotaksado, komputik-instruado, aŭtomata tekstanalizo, lernado de Esperanto. Li longe okupiĝis pri Terminologio, ĝenerale kaj aplike en la kampoj de matematiko kaj komputiko (vidu ekzemple Komputekon). Li estis prezidanto de ILEI, kaj en ĝia kadro, en la jaro 1998, li lanĉis la interlernejan edukprojekton Interkulturo, celantan egalrajtan Interkulturan edukadon. Pro tiu projekto, en 2000, li elektiĝis Esperantisto de la Jaro. Maŭro La Torre estis membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj de Sanmarino kaj – ekde 2007 – de Akademio de Esperanto. Li kontribuis en Vikipedio kiel vikipediisto Laturo. Source: Wikipedia (eo)

Series

There is nothing here

Create a new serie

Articles

There is nothing here

Human - wd:Q580744

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline