Paul Feyerabend

1924 - 1994

photo credits: Wikimedia Commons

ŝtataneco:  AŭstrioUsono
denaska lingvo:  germana lingvo
lingvoj parolataj, skribataj aŭ signataj:  germana lingvoangla lingvo
studento de:  Karl Popper
influita de:  Imre Lakatos

Paul Karl FEYERABEND [pr.: paŭl karl fajerabent] (naskiĝis la 13-an de januaro 1924, mortis la 11-an de februaro 1994) estis aŭstra scienco-filozofo, kiu poste loĝadis en Anglio, Usono, Nov-Zelando, Svisio kaj Italio. Liaj ĉefaj verkoj estas "Kontraŭ la Metodo" (1975), "Scienco en libera socio" (1978) kaj "Adiaŭ je racio" (1987). Feyerabend famiĝis pro konstrui "anarĥian" scienco-teorion kaj forĵeti la ideon ke ekzistas universalaj koniĝmetodaj reguloj. Li montris, ke ekzemple la kopernikaj ideoj de Galileo ne estis logike pruveblaj per la faktoj enkadre de la tiama epoko, kaj ke Galileo devis ruzi kaj krei alcelajn hipotezojn por doni subtenon al siaj tezoj. Li venis ankaŭ al la konkludo, ke scienco, kiu origine estis liberiga forto, nun fariĝis subprema ideologio, kaj li admonis, ke, kiel estiĝis en kelkaj landoj malligigo de Ŝtato disde Religio, oni malligigu Ŝtaton disde Scienco. Li estas mejloŝtona, pridiskutata kaj influa persono en sciencofilozofio, kaj en la sociologio de scienca kono. Source: Wikipedia (eo)

Works about Paul Feyerabend 6

Open in advanced list browser
    loading

Human - wd:Q78497

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline