The Great Cauldron

first publication date:  1978
original title:  La Granda Kaldrono
original language:  Esperanto
narrative location:  Glasgow

La granda kaldrono estas realisma romano de la brita verkisto John Francis eldonita en 1978 de la eldonejo Stafeto. Ĝi estis reeldonita de Esperanto-Asocio de Skotlando en 2017 kiel bitlibro.Temas pri ambicia granda romano, kiu ampleksas 592 paĝojn en la unua eldono, do unu el plej ampleksaj romanoj verkitaj originale en Esperanto. Ties agado okazas en kaj el Skotlando kaj la ĉefa temo estas la mondmilitoj. Ĝi prezentas grandan rolularon, sed la protagonistoj estas la gefratoj nome Dunkan kaj Ina, kaj ties filoj, do kuzoj Jano kaj Donald; al tiu kvaropo estis aldonita la rolulo bazita en reala persono nome Ĝon Maclean (John Maclean), nome maldekstra skota aktivulo. Tiuj roluloj agadas laŭ apartaj fadenoj de epizodoj kiuj interplektiĝas nur en la fina parto de la romano. La stilo inkludas temposaltojn kaj konscifluon. Source: Wikipedia (eo)

Editions
No editions found

Work - wd:Q85974437

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline