Genre

photo credits: Wikimedia Commons

Muziko Populara Brazila (MPB, portugallingve "Música Popular Brasileira") estas brazila ĝenerala muzika ĝenro kiun inkluzivas preskaŭ ĉiujn produktojn por la muzikmerkato kaj estas aŭdebla en televido, radio kaj la plej popularaj prezentadoj. Ŝatata ĉefe de la brazilaj urbaj mezaj klasoj, preskaŭ ĉiam havas vortojn (kaj kantistoj) do la poezia parto estas grava en ĝi. En Brazilo estas multaj tipaj muzikaj stiloj aŭ eventoj (sambo, bosanovo, kandombleo, samboregeo, timbalada, koko, bajao, cirando, ŝoteo, embolado, forró, lunduo, modinjo, ĉoro, aŝeo, brazila tango ktp.) kaj instrumentoj (kavakinjo, afoŝeo, sanfono, tamburino, surdo, repiniko, kuiko, agogoo, atabako, timbo, pandero, zabumbo, iluo, batuko ktp.), multaj el ili por perkuto. Estis kaj estas multaj famaj kantistoj kaj muzikistoj (Ernesto Nazareth, Anacleto de Medeiros, Chiquinha Gonzaga, Maria Bethânia, Luiz Gonzaga, Caetano Veloso, Gilberto Gil, Chico Buarque, Tom Jobim, Pixinguinha, Ary Barroso, Milton Nascimento, Waldir Azevedo, Daniela Mercury, Ivete Sangalo, Ara Ketu, Olodum, Chico César, Jacob do Bandolim). Os Tribalistas, ankaŭ pli mallonge Tribalistas, estas brazila muzikbando de la stilo Muziko Populara Brazila. Membroj estas la brazilaj muzikistoj Arnaldo Antunes, Carlinhos Brown kaj Marisa Monte. Source: Wikipedia (eo)

Works in the genre Muziko Populara Brazila

There is nothing here

Genre - wd:Q1046768

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline