photo credits: Wikimedia Commons
Spekulativa fikcio estas la nomo de literatura ĝenro, kutime en la formo de fikcio, kaj kiu inkluzivas ĝenrojn en kies bazo elstaras la demando "kio se?" kaj la provo respondi ĝin. Tiuj ĝenroj inkludas sciencfikcion, fantaston, hororon, literaturon strangecan (angle Weird Fiction), supernaturan literaturon, literaturajn heroojn kaj alternativan historion. Al tiuj aliĝas verkoj kiuj ne kongruas kun la ĉi tie listigitaj ĝenroj, sed plenumas la bazan difinon de la superĝenro. La termino "spekulativa literaturo" unue aperis en 1888 en usona revuo, en artikolo traktanta la utopian romanon, "Looking Back: 1887-2000" de Edward Bellamy. Tamen, la plej konata uzo estas de Robert Heinlein en la eseo "On Speculative Literature Writing" (Pri spekultativa literatura verkado, 1948), kaj Heinlein eble ne konis la 19-a-jarcentan artikolon kaj renovigis la koncepton. En sia artikolo, Heinlein uzis la esprimon kiel anstataŭaĵon por "sciencfikcio" nur, kaj eĉ poste notis, ke la fantaziĝenro ne estas inkludita en ĝi. La esprimo "spekulativa fikcio" kiel anstataŭaĵo al "Sciencfikcio" estis ofta dum la 1960-aj jaroj, de la malkontento de verkistoj kaj redaktistoj de lasta termino kaj kondiĉoj ekestantaj de ĝi, kiel parto de la "nova ondo" de sciencfikcio. Dum la 1970-aj jaroj, la uzo de la esprimo malkreskis. Nur en la 1990-aj jaroj la termino ekviviĝis, kaj ĉi-foje en sia nuna akceptita signifo, kiel superĝenro de ĉiuj spekulativaj ĝenroj. Source: Wikipedia (eo)
Works in the genre spekulativa fikcio 200
-
Le Diable Amoureux
-
Ritter Gluck
-
Das Majorat
-
Die Bergwerke zu Falun
-
Majstro Pulo
-
La Cafetière
-
Onuphrius
-
Omphale
-
يونغ غودمان براون
-
La Morte amoureuse
-
Le Pied de momie
-
Deux acteurs pour un rôle
-
La Konversacio inter Monos kaj Una
-
Arria Marcella
-
Krokodilo
-
Бобок
-
La Insulo Mistera
-
The Pavilion on the Links
-
После смерти
-
Le Horla
-
The Ring of Thoth
-
The Shadow and the Flash
-
La Guerre du Feu
-
La Mondo Liberigita
-
The Flying Inn
-
The Nameless City
-
The Music of Erich Zann
-
The Festival
-
Dům o tisíci patrech
-
The Strange High House in the Mist
-
Tlön, Uqbar, Orbis Tertius
-
Harold Shea
Genre -