OSIEK award

award for specialized or translation work in Esperanto

OSIEK-premio estis premio por faka aŭ traduka laboro en la lingvo Esperanto. La premio estis aljuĝata ĉiujare al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo, precipe nefikcia, por kiu balotis plej multaj OSIEK-anoj. Inter la kvin plej ofte proponaj fine decidis partoprenantoj de Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK, kiu okazis ĉiujare antaŭ Universala Kongreso. Kadre de Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta la 13-19an de julio 2019 en Kondoros (Hungario), la ĉeestantaj membroj de OSIEK per sekreta voĉdonado atribuis la premion al Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Rusio) pro ilia komuna enciklopedia verko Nia diligenta kolegaro (NDK), kuneldonita de Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio en 2018. Ĉi tiu premio estis la lasta, aljuĝita de OSIEK, ĉar la Ĝenerala Asembleo de OSIEK, kunveninta en Kondoros, libervole dissolvis la asocion kaj konforme al sia statuto transdonis la havaĵon de OSIEK al E@I, asocio kun similaj kulturaj celoj.
Read more or edit on Wikipedia

award received: OSIEK award

16
you are offline