Subject

photo credits: Wikimedia Commons

Cefanja estis unu el la 12 hebreaj minoraj profetoj, aŭtoro de samnoma libro de la Malnova Testamento kaj aktivanto epoke de reĝlando de Judujo, nome inter la jaroj 640 kaj 609 antaŭ nia erao. Pri li oni scias preskaŭ nenion. La etimologio resendas al: Tiu kiun Dio protektas (aŭ kovras). La enhavo de lia libro komenciĝas laŭ maniero tute nekutima, nome per la genealogio de la aŭtoro ĝia la kvara generacio: ”Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kuŝi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de Ĥizkija, en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo” (1, 1). El tiuj unuaj versegoj oni deduktas la periodon en kiu li travivis kaj profetis. Estinte lia prapatro kun la nomo Ĥizkija, oni povus pensi ke Cefanja descendis de reĝo Ĥizkija, kio kronologia ne maleblas , kvankam nepruveble. Ĉar li estas nomata Filo de Etiopo, oni rajtas supozi ke li estis fremdorigina sed, surbaze de la genealogia dekomence deklarata, ture de hebrea raso, eĉ judeca tio tre necertas. Cefanja predikis tra popolo kiu estis forlasinta la respekton de la mosea leĝo kaj foje akceptinta pagajan kultojn, depruntitajn de asirianoj kaj de kanaananoj. Source: Wikipedia (eo)

Works in which Cefanja appears

There is nothing here

Subject - wd:Q1761359

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline