Subject

photo credits: Wikimedia Commons

Pentrarto, pentrado, pentroarto aŭ pentro-arto estas la arto, metio kaj tekniko de la aplikado de koloroj al surfaco kiel muroj, papero, kanvaso, ligno, vitro, lako, argilo, betono, folio, kupro aŭ alia medio. Pentrita verko inkluzivas elementojn de arto por esprimi la konceptan intencon de la artisto. Pentraĵoj povas esti natura kaj figurema, kiel en senmova vivaĵo aŭ pejzaĝo, abstrakta, didaktika, simbola, aŭ politika. Laŭ Francisko Azorín pentri estas Reprodukti kolore objekton, pejzaĝon, estaĵon, sur papero, tuko, ligno, metalo, stuko, k.c. Kolorigi. Li indikas etimologion el la latina pingere, pictum (pentri). Kaj li aldonas terminojn pentrado, pentrarto, pentristo kaj pentrilo, krom tipojn de pentrado, nome oleo, akvarelo, tuĉo, fresko, detrempo, enkaŭsto, guaŝo, paŝtelo. Source: Wikipedia (eo)

Works about pentrado 129

Subject -

Welcome to inventaire

The library of your friends and communities
Learn more
you are offline