International Association of Gay and Lesbian Esperantists

grupo por GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, kaj transgenruloj) en Esperantujo

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG) estas komunuma kaj aktiveca grupo por GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, kaj transgenruloj) en Esperantujo. LSG estis fondita de Peter Danning en 1977 kaj ĝi estas la plej malnova interacia GLAT-organizo. Ekde 1990 ĝi havas kunlaboran kontrakton kun Universala Esperanto-Asocio. LSG ekde marto 1978 eldonas la bultenon Forumo, krome ankaŭ organizas loĝigan servon kaj okazigas aranĝojn ĉirkaŭ Esperanto-kongresoj. La nuna prezidanto estas Randy Dean, reelektita en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko.
Read more or edit on Wikipedia

main subject: International Association of Gay and Lesbian Esperantists

0
you are offline