King Kong Theory cover

 cover

 cover

King Kong Theory

wd:Q3197016

King Kong Théorie (franclingve: Teorio "King Kong") estas aŭtobiografia eseo verkita en 2006 far Virginie Despentes. Post sep romanoj, la aŭtoro de Baise-moi rakontas kiel ŝi fariĝis Virginie Despentes. Ŝi rakontas sian infanecon en proleta medio, sian malkovron pri sekseco, kaj deirante de sia propra travivitaĵo kaj influite de kelkaj usonaj feministaj verkistoj kiujn ŝi legis, ŝi eksterpolas por pritrakti kaj analizi la ĝeneralan rolon de viroj kaj virinoj en okcidenta socio. Ŝi ankaŭ analizas la seksatencon kiun ŝi suferis kiam ŝi estis ankoraŭ juna punkino, kaj tuŝas temojn kiel prostituo, kaj pornografio, du mondojn kiujn ŝi tanĝis. La libronomo aludas la filmon de Peter Jackson, King Kong. En la lasta ĉapitro de la verko, ŝi klarigas sian nomelekton : «[la kreitaĵo King Kong], ne rekte maskla nek femala, kontemplema, protektema kaj muta» kiun oni elmontras antaŭ masakri, rilatas laŭ ŝi kun la feminisma temo. «King Kong estas ikono proksima al Marilyn Monroe, [ĉar] ambaŭ simbolas la homkapablon frakasi tion kion oni ŝatas aŭ tio kio fascinas onin. »
Read more or edit on Wikipedia

date of publication: 2006
genre: essay

Welcome on Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
Feedback
you are offline