Joel Vilkki

1899 - 1976
country of citizenship:  Finland
languages spoken, written or signed:  EsperantoFinnish
occupation:  Esperantisthead teacher

Joel VILKKI (naskiĝis la 8-an de Aŭgusto 1899, mortis la 14-an de Julio 1976) estis suoma rektoro de mezgrada lernejo kaj unu el la plej elstaraj figuroj en la suoma Esperanto-movado post la milito. Li estis ĉefo-delegito de UEA (IEL) de 1937 ĝis 1971, dumviva membro, kaj en la lastaj 15 jaroj membro-subtenanto. Kiel estro de mezlernejo li ebligis kaj gvidis eksperimentan instruadon de Esperanto en la urbo Somero (1958-1963). La eksperimento celis studi la pedagogian kaj lernofaciligan valoron de la Internacia Lingvo (vidu revuon Esperanto 1974, p. 43). Dum parto de tiu periodo, la instruado de Esperanto estis deviga kaj ĝin oficiale inspektis la Centra Administrejo de Lernejoj. En la 1930-aj jaroj Vilkki interesiĝis ankaŭ pri Novial kaj tradukis lernolibron de la lingvo en la suoman. Li mem priskribis sian rilaton al la du planlingvoj dirante, ke li, kun alia esperantisto samurba, simple konstatis, ke "Esperanto funkcias". Li verkis artikolojn kaj informajn broŝurojn pri Esperanto. Lia vortaro Suomi-Esperanto-Suomi aperis en 1963. Ĝian duan eldonon, kiu aperis post lia morto en 1982, reviziis lia filino Heljä Favén (449 p.). Ĝi estas plu uzata kiel la precipa vortaro inter la suoma kaj Esperanto. Source: Wikipedia (eo)

Series

There is nothing here

Create a new serie

Articles

There is nothing here

Human - wd:Q11866521

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline