Subject

photo credits: Wikimedia Commons

La Franca revolucio de 1789 estas periodo de politikaj kaj sociaj transformoj komencita de la alvoko al la "Ĝeneralaj Statoj" en 1789, kaj finita de la Puĉo de la 18-a de brumero (9-a kaj 10-a de novembro 1799) fare de Napoléon Bonaparte. Unuafoje en Eŭropo estis signife faligita monarkio kun ties feŭdaj privilegioj por la nobelaro kaj la katolika klerikaro. Aperis novaj regnoj (konstitucia monarkio kaj poste respubliko) kiuj proklamis principojn inspiritajn de Klerismo, t.e. egalecon de ĉiuj civitanoj rilate al la leĝaro, la fundamentajn liberojn, kaj la suverenecon de la popolo, kiu kapablas regi sin per siaj elektitaj reprezentantoj. Tio ŝanĝis ne nur la historion de Francio sed de tuta Eŭropo. Tiujn ŝanĝojn akompanis perfortaj tumultoj, kiel ekzekutoj kaj subpremado dum la Teroro, kaj militoj implikantaj ĉiujn ceterajn grandajn regnojn en Eŭropo. Notindaj eventoj de tiu periodo estas la Napoleonaj Militoj, la restarigo de monarkio, kaj du pliaj revolucioj kiuj formis modernan Francion. La universaleco de la ideoj de la franca revolucio estis preskaŭ tuj agnoskita de ĝiaj samtempuloj, kaj oponantoj kaj subtenantoj. Ĝian influon draste plivastigis la militoj de la franca revolucio kaj de la unua franca imperio, kiuj trafis grandan parton de okcidenta Eŭropo, kun kreado de "frataj respublikoj", la transformo de la landlimoj kaj la plifirmigo de la Eŭropaj ŝtatoj. Ĝi tuj kreis longdaŭran fendon inter subtenantoj de la revoluciaj ideoj kaj defendantoj de la malnova regno, kiel inter kontraŭekleziistoj kaj katolika eklezio. Ĝi formis la ĉefajn politikajn konceptojn kiuj validis ĝis hodiaŭ. Fontas el tiu periodo la vortostoko kaj la idearoj de la aktualaj liberalaj, radikalaj, aŭ demokratiaj partioj (kiel, notinde, la distingo inter dekstro kaj maldekstro), la leĝlibroj de granda parto de la mondo, kaj la konceptoj de liberalismo kaj naciismo. Ĝi daŭre restas debatobjekto, kaj grava referenco, ĉu pozitiva aŭ malpozitiva. Source: Wikipedia (eo)

Narratives set in Franca revolucio de 1789 2

Narratives set in Franca revolucio de 1789 54

Open in advanced list browser

Subject - wd:Q6534

Welcome to Inventaire

the library of your friends and communities
learn more
you are offline