La enigmo de l'ar@neo
La enigmo de l' ar@neo estas verko de la kataluna verkisto Abel Montagut. Ĝi estas interesa romano kiu kunigas diversajn trajtojn foje ne ofte kunigeblajn. Dekomence kiel indikas la titolo, temas pri enigmo, tio estas, la verko estas krimromano. Krome la ĉefaj roluloj estas adoleskantoj (fakte kerna etoso estas mezlernejo), do temas pri porjunula literaturo, aŭ iel pri formoromano. Krome en la laŭiro de la verko aperas konstante tekstoj kaj aludoj de universala literaturo, kio havigas al la libro iel kulturan aldonenhavon. Modernecon havigas la struktura fadeno konsistanta el retmesaĝoj; de tio la uzo de la simbolo @ en la titolo, alude al la uzado de tiaj iloj kaj en la romano kaj en la vivo, krom ke la propra intrigo estas kvazaŭ aranereto, malantaŭ kiu kaŝas sin la araneo, nome la kulpulo. Alia duaranga ingredienco de la romano estas Esperanto mem, ĉar la patro de la ĉefrolulo estas esperantisto kaj fojas aludoj al detaloj de Esperantujo. Source: Wikipedia (eo)
Editions
Work - wd:Q3208501