photo credits: Wikimedia Commons
Almanako estas perioda, plej ofte ĉiujare aperanta publikaĵo pri difinita temo. La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto prezentas ĝin kiel libreto, entenanta kalendaron, astronomiajn sciigojn por la kuranta jaro, veterantaŭdirojn kaj aliajn diversajn informojn, ofte kun distra parto, kio povas esti rakontoj, poemoj, anekdotoj. Tamen ekzistas ankaŭ tute seriozaj publikaĵoj, de literatura aŭ alia specifa enhavo, kies ĉefa karakterizaĵo estas ke ili regule ripete publikiĝas en ĉiam sama, rekonebla grafika aspekto, sed malpli ofte ol ĵurnalo aŭ magazino, do ne ĉiutage, ne ĉiusemajne kaj eĉ ne ĉiumonate, sed pli-malpli ĉiujare (tio signifas minimume ĉiujn tri jarojn kaj maksimume trifoje en jaro, kiel aperas nun la esperantlingvaj Beletraj Almanakoj) kaj pli similas al libro ol al gazeto. Oni komparu la koncepton kun jarlibro, kiu nek enhavas astronomiajn informojn nek ĉiutagajn detalojn. Tamen la konceptoj de almanako kaj jarlibro interfandiĝas, kaj la ekzakta enhavo pli dependas de la konkreta serio de ripetaj publikaĵoj ol de la titolo de almanako aŭ jarlibro: ekzemple la jarlibro de UEA inter la jaroj 1908 kaj 2018 ĉiujare en poŝlibra formato enhavis ĉefe multajn adresojn tutmonde kaj eĉ ne havis unusolan presitan koloran foton, aliaj esperantlingvaj jarlibroj kutime same estas ĉefe adresaroj, dum multaj jarlibroj de lernejoj estas grandformataj libroj, kiuj prezentas fotojn kaj nomojn de ĉiuj lernejanoj kaj ĉiuj instruistoj, kutime en kolora preso, kaj krome multajn raportojn pri apartaj eventoj en la lernejo de la lastaj 12 monatoj ĝis la publikiĝo, de teatraj prezentaĵoj kaj koncertoj, klasaj vojaĝoj al eksterlando, partoprenoj de lernejaj teamoj en sportaj turniroj aŭ reprezentiĝoj de lernejanoj en sciencaj aŭ kulturaj konkursoj. Pri aliaj specimenoj de literaturaj almanakoj vidu ekzemple la esperantlingvan Almanakon Lorenz aŭ la franclingve kaj portugallingve aperintan Garnier Almanakon. Source: Wikipedia (eo)
Works in the genre almanako 32
-
Gaben der Milde
-
Almanak Breiz-Izel, 1872
-
Escualdun almanac edo egunari berria 1884 urtheco
-
Ayres' Lawn Tennis Almanack 1937
Nur die Phantasielosen flüchten in die Realität: Anarchistisches Ja(hr)buch I 1983
Wege des Ungehorsams: Jahrbuch für gewaltfreie & libertäre Aktion, Politik & Kultur
Jahrbuch des Vereins für Orts- und Heimatkunde in der Grafschaft Mark 82./83. Jahrgang 1985
Ecofeminism and Theology – Ökofeminismus und Theologie – Ecoféminisme et Théologie
Deine Sehnsucht war die Schlange
Friedrich Schiller, 1759–1805
-
Beletra Almanako N-ro 1 (septembro 2007)
Bakunin-Almanach 1
Bakunin-Almanach
-
Beletra Almanako N-ro 2 (marto 2008)
-
Beletra Almanako N-ro 5 (junio 2009)
-
Beletra Almanako N-ro 6 (oktobro 2009)
-
Beletra Almanako N-ro 9 (oktobro 2010)
-
Beletra Almanako N-ro 7 (februaro 2010)
-
Beletra Almanako N-ro 8 (junio 2010)
Märkisches Jahrbuch für Geschichte 110
Anarchismus in Vor- und Nachmärz: Jahrbuch Forum Vormärz Forschung 2016
Mein lesbisches Auge 19. Das Jahrbuch der lesbischen Erotik (und von vielem mehr) 2019.
Mein schwules Auge 16. Berlin gay Metropolis 1989-2019
L'almanach paysan
-
Poor Richard's Almanack
-
Тарусские страницы
-
Poor Robin
האסיף
-
Étrennes au clergé de France pour l’année 1786
Working Class History: Everyday Acts of Resistance and Rebellion
Rowohlt Almanach
Les échos 1908 - 1958
Genre -