La kaŭkaza kretocirklo
La kaŭkaza kretocirklo (germane Der kaukasische Kreidekreis) estas teatraĵo de Bertolt Brecht, verkita dum Brecht vivis en ekzilo en Usono en 1944. La teatraĵo estis verkita en eposa stilo, kaj estas konsiderita klasika teatraĵo. La teatraĵo estis origine prezentita por la unua fojo en majo 1948 en la angla (en kolegio nomita Carleton College en Minesoto). En 1949 ĝi estis eldonita unuafoje en la originala lingvo - en la germana - kadre de literatura revuo nomata Sinn und Form. Nur la 9-an de novembro 1954 ĝi estis prezentita unuafoje sur germanaj scenejoj - en la Theater am Schiffbauerdamm en Berlino. La ĉefa aktorino en ĉi tiu produktado estis la partnero de Brecht, la aktorino Helene Weigel. Ĝi okazas en feŭda Kartvelio, en Kaŭkazo, dum la milito de Irano kontraŭ la Unuiĝinta Reĝlando de Kartvelio. Ĝi demandas ĉu jura justeco estas morala kaj ĉu la rajto je posedaĵo, kiu estas en la centro de niaj vivoj, estas pli alta ol justeco. Source: Wikipedia (eo)
Editions
3- ISBN-13: 978-0-8166-3528-3
Works based on La kaŭkaza kretocirklo 2
Work - wd:Q891857